Esperanta Civito

Ronda jubileo por nia Konsulo

C-ano prof. Giorgio Silfer festis hodiaŭ en familia privata etoso sian 70-jariĝon.

La ronda jubileo koincidas kun la fino de lia konsula mandato, fakte la dua pro eksterordinara cirkonstanco; sed ĝuste tial, kvankam li povus prezidi ankoraŭ du jarojn, li proponis al la Senato la pasintan majon kunvoki novajn elektojn en 2019 anstataŭ 2021. Li rekandidatiĝis por lasta mandato, kiel simpla senatano, por submeti sin al la juĝo de la Civitanaro.

La datreveno tute ne signifas rezignon pri aktivecoj: male li ŝajnas pli kaj pli vigla, vojaĝema kaj produktiva por la esperanta kulturo. Verdire li tute ne montras sian aĝon.

Inter la multaj gratuloj ricevitaj aparte kortuŝas lin tiuj de afrikaj esperantologoj, kiujn li mem trejnis dum la lastaj jaroj.

[HeKo 718 1-C, 13 sep 19]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0818 s s 
  Total: 0.0960 s s