Esperanta Civito

Prelegoj de la Konsulo en Pollando

"De polaj ĝis italaj aŭtoroj: la rolo de kompara literaturo en la esperanto-tradukoj" estis la temo de la prelego de prof. Giorgio Silfer, invitita de la Universitato de Lodzo al la Sesa Internacia Konferenco de Tradukologio, 20-21 septembro 2019, organizita de la italistika katedro. La publiko, konsistanta el polaj italistoj, aŭskultis la prelegon en la lingvo de Danto.

Plenplena salono aŭskultis la tuthoran prelegon de la Konsulo de la Esperanta Civito, invitita de la Universitato "Adam Mickiewicz", kadre de ARKONES en Poznano, hodiaŭ matene. La temo estis "1993-2020: ĉu fermita periodo en la historio de la esperanta literaturo?"

La verko de Minnaja-Silfer proponas kvin periodojn por nia kulturo, el kiuj la lasta kovras la jarojn 1970-1993: de la apero de PIV (kaj la unua numero de "Literatura Foiro") ĝis la agnosko de esperanto kiel literatura lingvo, fare de la verkista PEN-mondkongreso. Laŭ c-ano Silfer, la sesa periodo estas finiĝanta. La mejloŝtonon fiksas ne la naskiĝo de nova revuo aŭ la asigno de Nobel-premio, sed esence la fino de tuta epoko, kie la eksportado de revolucio por la monda lingva ordo foniĝas kompare kun la disvolvo de Esperantio kun propraj kulturaj valoroj. Kiu rolo por nia originala literaturo en tiu ĉi nova, post-robespiereska aŭ post-trockieska Esperantio, kiam la "plibonigo de la homaro" cedas sian lokon al la "pliboniĝo de individuoj"?

"Mi trovis interesaj ambaŭ mediojn (italistan kaj esperantistan), sed certe la esperanta estas pli esperiga kaj esperoza" komentariis pri ambaŭ aranĝoj la preleginto, kies parolado en ARKONES estos spektebla tra Youtube.

Dum sia restado en Pollando c-ano Silfer havis ankaŭ la ŝancon esplori detalojn bezonatajn por la dua eldono de sia verko "Se mi ne estus hebreo... un'indagine sulle origini dell'esperanto", planata ĉe la Hebrea Muzeo en Bolonjo (Italio).

[HeKo 718 5-C, 22 sep 19]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0285 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0778 s s 
  Total: 0.1063 s s