Esperanta Civito

Prezento en Malago de "Breve historia cultural"


Gasto de literatura vespero organizita de la Erasma Societo en Malago, c-ano Giorgio Silfer fermis hieraŭ sian kulturan restadon en Hispanio, per prezento de sia verko "Breve historia cultural de la comunidad esperantófona", intervjuate de c-ano Carlos Spinola, sub la prezido de prof. Quintín Calle Carabias.

La libro (eldonita kun la aŭspicio de la Esperanta PEN) estas tradukita al la franca fare de Marie-France Conde Rey; tradukata al la itala fare de Perla Martinelli; tradukota al la slovena fare de Vinko Oŝlak, kaj al la portugala fare de Fernando Pita. La tradukoj iom adaptas la tekston al la cirkonstancoj por la respektiva lingvo, kaj ankaŭ ĝisdatigas la lastan ĉapitron.

Rilate ĉi-lastan prof. Silfer konsideras fermita la sesan periodon de la originala esperanta literaturo; sed pri tio li ne parolis hieraŭ: ĝi estis temo de lia pasintmonata prelego en ARKONES.

[HeKo 719 9-B, 16 okt 19]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0130 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0424 s s 
  Total: 0.0555 s s