Esperanta Civito

En Roterdamo restas nur tri laborunuoj


Malgraŭ la decido de la UEA-Komitato prokrasti finajn solvojn ĝis februaro 2020, jam meze de septembro pendis damokla glavo super la Centra Oficejo: la dungitoj devis akcepti novan laborkontrakton aŭ foriri.

Ionel Onet kaj Stanka Starĉeviĉ konsentis subskribi, kaj nun ili laboras duontempe. Ralph Schmeits ne konsentis kaj tial ĉesis labori ĉi-semajne. Plentempaj dungitoj restas Clay Magalhaes kaj Katarzyna Marciniak. Plus la ĝenerala direktoro, kiu tamen ne estas konstante en Roterdamo.

Pro la reduktiĝo al tri laborunuoj, iuj servoj haltis: ekzemple la perado de abonkotizoj. Krome estas konsilinde uzi la transpagojn tra UEA kiel eble plej malmulte. La gazetoj aliĝintaj al la Pakto delonge ne estas perataj de UEA.

Se daŭrus tiel, en februaro jam sufiĉus proponi la definitivan fermon de Nieuwe Binnenweg 176.

[HeKo 720 1-A, 18 okt 19]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0398 s s 
  Total: 0.0532 s s