Esperanta Civito

Pri PIV la sesa Lingva Kolokvo de KCE

La 6a Lingva Kolokvo de Kultura Centro Esperantista okazos en Ĉaŭdefono, 30 aprilo - 3 majo 2020, pri la ĉeftemo: "Plena Ilustrita Vortaro 1970-2020: kvindek jaroj da vivanta lingvo?"

La anoncon donis KCE, post interkonsento kun la prezidanto de la Lingva Komitato de Esperantio. Fakte la Lingva Kolokvo estas la sola konstanta lingvistika faka konferenco pri esperanto perceptata kiel vivanta lingvo de vivanta komunumo.

Krom Lingvaj Komitatanoj estos invititaj pluraj kunlaborintoj al la dua eldono de PIV. Ili enfokusigos la rolon kaj la aktualecon de nia plej grava vortaro duonan jarcenton post ĝia apero (kiu koincidis, kronologie, kun la unua numero de "Literatura Foiro").

Informas: kce ĉe esperantio.net

[HeKo 720 3-B, 22 okt 19]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0455 s s 
  Total: 0.0600 s s