Esperanta Civito

TEJO-prezidanto bonvenigus junajn gecivitanojn


Ĝis nun la medio de la Junulara neniel komentariis aŭ eĉ provis influi la okazantan referendumon pri la eventuala aŭtomata aliĝo al TEJO de ĉiu persono malpli ol 35-jara, havanta la esperantan civitanecon. Eĉ la afrika TEJO-estrarano, kiu havas la civitanecon, tute silentas (kvankam li kandidatas al la Senato ene de la Blanka Listo).

Tamen lastatempe iu B-komitatano provokis la prezidanton de la organizo, demandante pri la rilatoj inter ĝi kaj la Civito. Se tiu komitatano legus atente kaj senpartiece HeKon, li jam trovus respondojn al granda parto de siaj demandoj. Sed ŝajne tiu komitatano komprenas nur se oni respondas al li plej simple, eventuale per kruceto sur jeso aŭ neo...

"Temus pri aliĝo kiel Junaj Amikoj de Esperanto, kio ne portas ajnan pozicion por aŭ kontraŭ la Civito de la flanko de TEJO" klarigis prezidanto Joop Kiefte, kiu krome atentigis ke "la Civito venis el la sino de TEJO kaj malkiel 'Libera Folio' kore subtenas ĝin". Li aldonis ĝenerale trafan rimarkon: " la Civito (...) fakte kontribuas al esperanto-aferoj, laŭ mia rigardo pri ties aktivaĵoj, kaj mi ŝatus atentigi ke ĝuste la kapablo imagi ion novan estas ekstreme grava por antaŭeniri."

Fine, prezidanto Kiefte revenis al LibFol: "mi pensas ke la nuntempa generacio de UEA ne havas la samajn komunikproblemojn kiel havis la antaŭaj generacioj, kiuj nun estas reprezentataj de 'Libera Folio'. La antaŭaj generacioj havis sian tempon, ni nun ne provu alkroĉi al ilia sinteno kiu nun iom post iom montriĝas katastrofa, kaj fokusiĝu pri unuigo de ĉiuj kaj laboro pri ĉio kio vere respondas al la idealoj de niaj organizoj kaj la Interna Ideo de Esperanto."

Dum la lasta IJK la demandinta B-komitatano proponis elimini la kategorion "Junaj Amikoj de Esperanto", sed la Komitato malaprobis lin je grandega plejmulto.

[HeKo 721 1-A, 8 nov 19]

La Konsulo komentarias:
Se la enketa referendumo indikus, ke la plimulto de la Civitanaro aprobas la aŭtomatan aliĝon de niaj gejunuloj al TEJO, la Kapitulo ekzamenus la rezulton kaj decidus ĉu proponi leĝon pri tio. Se la leĝo estus proponita kaj ankaŭ aprobita de la Senato, la vickonsulo pri internaj aferoj komunikus al TEJO la nomojn de la koncernatoj. Ne ĉiuj junaj membroj de paktintaj establoj havas la civitanecon: tial iliaj nomoj ne enirus tiun nomliston. Kiom estas la eventualaj "Junaj Amikoj de Esperanto" el la Esperanta Civito, tion diros ekzakte la censado de 30 novembro 2019; antaŭ tri jaroj ili estis pluraj dekoj, plejmulte en Afriko.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0440 s s 
  Total: 0.0582 s s