ALTE-tagoj en Slovenio: "ius sermonis" fokuse
Kultura Centro Esperantista reprezentis nian lingvon pere de c-ino Lorena Bellotti, en la konferenco de la Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo, ĵus okazinta en Labako. La subsidueco de la Esperanta Civito plenumiĝis en la gastigado fare de la prezidantino de la Slovena PEN-Centro, en tre bonaj rilatoj kun la Esperanta.
La konferenco postvenis gravan renkonton de la Konsilio de Eŭropo en Strasburgo, 16 oktobro 2019, pri la lingvotestaj niveloj por enmigrintoj. Al tiu renkonto estis invitita ankaŭ la Esperanta Civito, kiel aparta subjekto.
En ambaŭ eventoj reliefis la kreskanta "ius sermonis". Iom post iom ĉiuj eŭropaj ŝtatoj enkondukas leĝojn kiuj postulas nivelon de lingvoposedo. Unu el la lastaj estas Svislando, kie ne nur la civitaneco (dumviva), sed ankau la C-permeso (trijara) estas rifuzebla, manke de tiu atestita nivelo.
Iusence la Esperanta Civito estis jure avangarda. En Italio "ius sermonis" estas nomata "ius culturae".
[HeKo 721 3-B, 11 nov 19]