Esperanta Civito

Alia Esperantio eblas

"Sankta Laŭrenco, mi scias kial tiom da steloj tra l' aer' trankvila arde falas..." verkis la itala poeto Giovanni Pascoli okaze de la Deka de Aŭgusto. La nokton de la Laŭrenca Tago karakterizis (kaj plu karakterizas, sed kun ioma malfruo) la fenomeno de la "falantaj steloj": svarmoj da meteoretoj falas kaj malintegriĝas tra la ĉielo kiel restaĵo de kometoj, kies orbiton nia planedo trairas unu fojon jare. Tiam la firmamento montras kvazaŭ piroteknikan fenomenon. Ĉarma superstiĉo instruas, ke se vi vidas tian falantan stelon kaj rapide esprimas deziron, tiu deziro realiĝos.

Aprobante la Pakton por la Esperanta Civito, la 10an de aŭgusto 1998 en Ĉaŭdefono, pluraj esprimis kelkfacetan deziron. Pri unu el tiuj facetoj skribis pasintjare nia tiama Konsulo, universitata rektoro c-ano Walter Zelazny: "konstrui kune demokration sen burokratio". Li skribis: "La bezono de demokratio, kies ĉefa karakterizo estas la kapablo kunlaborigi la minoritatajn kaj opoziciajn voĉojn, anstataŭ estingi ilin per marĝenigo (tra ignorado aŭ insultado), estas la esenco de la Pakto celanta konstrui la Esperantan Civiton."

Konsulo Zelazny aldonis tuj duan faceton de tiu Laŭrenca deziro: "Sed starigi la Civiton signifas ankaŭ altigi la kvalitan kaj kulturan nivelon de la esperantistaro. Alporti la fonton de la klereco al tiuj kiuj soifas je kleriĝo. Tion la Pakto stimulas kaj faciligas, kiel okazas inter paktintaj establoj en Eŭropo kaj aliaj paktintoj en Afriko."

Okaze de la ĉi-jara Tago de la Pakto la nuna Konsulo, c-ano prof. Giorgio Silfer, memorigas trian faceton de tiu deziro: "la solidareco pro la aparteno al komuna destino, la destino de la esperanta popolo". Temas pri la deziro realigi la senton de "samideaneco ĉirkaŭ la sola flago ne makulita per sango", kiel retorikis unu el niaj plej grandaj oratoroj.

De jaro al jaro ni konstatas ke tiu sento realiĝas tra la raŭmismo. Tial ni pli kaj pli certas, ke alia Esperantio eblas. Esperantio sen ĉikanemaj burokratoj sed kun helpemaj volontuloj. Esperantio sen rasismaj insultoj aŭ kalumniaj kampanjoj, sed kun toleremo kaj komprenemo. Esperantio kie oni konsideras vin ne "nur post via pago", sed ankaŭ sen pago.

Se via societo kredas en la valoroj de la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj, kaj volas partopreni en tia Esperantio, jam tempo estas por esprimi la deziron kaj realigi ĝin, petante la aliĝon al la Pakto.

[HeKo 336 5-C, 11 aŭg 07]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0153 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0435 s s 
  Total: 0.0588 s s