Esperanta Civito

En aŭgusto la tradukarta kurso de KCE


La kvara kurso pri literatura tradukado okazos ĉe Kultura Centro Esperantista kiel kutime, sed ne plu julie: 4-9 aŭgusto 2020, kun alvenoj la 3an. La sestagan kurson denove gvidos d-ino Perla Martinelli, sed ĝi proponas pliajn novaĵojn.

"Ni fermis en 2019 la eksperimentan fazon, kaj nun la projekto eniras novan etapon" klarigas c-ino Martinelli. "Unuafoje eblos aliĝi sen invito, kvankam ni atentas pri la necesa lingva nivelo. Kaj unuafoje la fokuso ne koncernos unu specifan verkon, sed ĝi profundigos diversajn temojn, specife metodologion de tradukarto kaj literaturan komparadon. Plia novaĵo estos la tradukado el esperanto, al kiu ni dediĉos unu tagon, surbaze de "La infana raso". Kaj la klaso diskutos kiel organizi linean mentoradon."

En la nova etapo de la projekto la kurso devos evolui al tradukarta lernejo, kuplita al simila en Svislando (pri la franca kaj germana), kiun oni planas viziti dum didaktika ekskurso.

Informas kce ĉe esperantio.net

[HeKo 721 8-B, 17 nov 19]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0630 s s 
  Total: 0.0765 s s