Esperanta Civito

Kune verki kamishibajon en julio 2020


La sepa ateliero pri proza verkado disvolviĝos en Kultura Centro Esperantista, 28 julio - 2 aŭgusto 2020 (alveno la 27an de julio, ekskurso la 1an de aŭgusto, svisa nacia festotago), denove sub la ŝatata gvido de prof. Giorgio Silfer. La semajnon aŭspicias Esperanta PEN-Centro, kies membraro, kune kun la abonantaro de "Literatura Foiro", indikis la profesoron kiel kandidaton al la literatura Nobel-premio.

"Ĉi-foje ni provos verki kune kamiŝibajon, por kiu bonvenas kaj lingva kaj desegna kompetentoj. Tamen eblas ne desegni mem, simple per interreto serĉi la konvenajn bildojn" klarigas c-ano Silfer. "Ne necesas havi sperton pri dramverkado, kvankam kamiŝibajo estas teatra ĝenro; sed necesas posedi esperanton gramatike kaj leksike, por ke oni profitu la tempon ĉefe por profili sian originalan stilon." La gvidanto mem selektas la kandidatojn. Tamen ĉiu povas libere kaj spontane sin proponi: kaj ĉiu ricevos adekvatan respondon.

La ateliero disvolviĝos en Ĉaŭdefono inter la Esperantologia Fakultato de KCE (21-26 julio 2020) kaj la tradukarta kurso  (4-9 aŭgusto 2020). Necesos kunporti propran komputilon; vortarojn oni trovas surloke. Okazos ankaŭ perkoresponda transdono de konsiloj, antaŭ la ateliero mem.

Kiu deziras evolui aŭ debuti kiel verkisto, tiu kontaktu <kce ĉe esperantio.net>.

[HeKo 721 9-B, 18 nov 19]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0120 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0334 s s 
  Total: 0.0454 s s