Esperanta Civito

Kompleta la dua KCE-jarkolekto de Heroldo


La decembra numero (2303) de "Heroldo de Esperanto" estas presata. Tiel kompletiĝas la dua jarkolekto de la gazeto, en posedo, eldonado kaj administrado de Kultura Centro Esperantista.

La prezidento de Usono nomis sian defendministron "Mark Esperanto": post konciza raporto, la frunta artikolo memorigas detalojn pri la adopto de esperanto kiel "lingvo de la agresanto", ĉe la usona armeo en la 1960aj.

La ĉefartikolo priskribas la diferencon inter la organizaj kulturoj de la Esperanta Civito kaj de UEA/TEJO. La ŝultra artikolo raportas pri la debato en la Junulara rilate la Civiton mem. Cetere, la civitanaro kreskis pli ol 6% dum la lastaj tri jaroj, paralele al la eĉ pli grava kresko de la kapitalo en nemoveblaĵoj.

La  gazeto detale klarigas pri projekto Nurenbergo, nome la kreo de trejnejo por tradukistoj: KCE estas elektita tiucele. Pri aktiveco de KCE kaj de aliaj paktintoj eblas legi plurajn raportojn.

Venontjare "Heroldo de Esperanto" festos sian centan datrevenon, probable dum la Danuba Esperanto-Rendevuo en Budapeŝto, 21-22 marto 2020.

La gazeto estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 722 4-B, 27 nov 19 ]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0373 s s 
  Total: 0.0507 s s