Esperanta Civito

Konsilio de Eŭropo pri lingvotestado


La Esperanta Civito estis invitita de la Konsilio de Eŭropo al konferenco en Strasburgo, 16 oktobro 2019, por diskuti pri lingvotestado cele al la integrigo kaj civitanigo de enmigrintoj.  La konferencon partoprenis ministroj, funkciuloj kaj ekspertoj el kvardeko da landoj (inkluzive Japanion kaj Usonon). En la oficiala listo Esperantion reprezentis nia Konsulo, sen. Giorgio Silfer.

Post la konferenco estis ellaborita mallonga dokumento en pluraj lingvoj, kaj KdE petis ke ĝi estu ankaŭ en esperanto. Tion prizorgis (senpage) Kultura Centro Esperantista, pro siaj rilatoj kun Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo. ALTE strikte kunlaboras kun KdE por esplori la situacion de lingvotestado al enmigrintoj.

Ne estas la unua fojo ke la Civito tradukas dokumenton de KdE. La plej grava estis la Komuna Eŭropa Framo de Referenco, adaptita al LTSEC (LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito), la sola kiu proponas por esperanto ekzamenojn pri ĉiuj ses niveloj de KEFR.

[HeKo 722 7-E, 2 dec 19]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0442 s s 
  Total: 0.0583 s s