Esperanta Civito

Asembleo de Esperanta Naturamikaro en Budapeŝto


Por la dua jaro sinsekve Esperanta Naturamikaro aplikos sian transnaciecon, kunvenante en Budapeŝto, ĉe la orienta legacio de la Esperanta Civito, 20 marto 2020 vespere. ENa estas registrita kiel hispana sekcio de Naturfreunde Internationale, sed ĝi havas du laborlingvojn: la kastilia pro la leĝo, esperanto por respekti la minoritatojn en Iberio. Por la okazo ENa invitos esperantlingvajn membrojn de la hungara sekcio de NFI, kiun Vieno eksigis antaŭ tri jaroj pro financaj kialoj.

Parto de la respekto al la minoritatoj estas la projekto organizi Naturamikan Esperanto-Semajnon en Katalunio, en aŭtuno 2020. Sed la Komitato de ENa dum sia hodiaŭa kunsido konstatis ke ne indas investi en tiu teritorio, almenaŭ pormomente. Male, ĝi akceptis partnerecon kun Kultura Centro Esperantista, por Geologia Esperanto-Semajno en la neuŝatela kantono dum somero 2021.

Dum la venonta parlamenta sesio la delegitoj de ENa ĉe la Forumo estos gec-anoj Manuela Blanco kaj Claudiu Doda: la unua, se elektita al la Senato, decidos tiam ĉu resti forumano aŭ preferi la senatanecon. La sama proceduro koncernas plurajn forumanojn, ekzemple delegiton de FEM (c-inon Agneta Emanuelsson) kaj delegiton de IEK (c-anon Abasi Nshimirimana).

ENa kandidatigas c-anon Andrés Martín al la Kortumo por la mandato 2020-21.

La Komitato konstatis ke TEJO akceptis la societon kiel partneron por projekto financota de Eŭropa Unio, sed la projekto ne realiĝos pro malsufiĉa nombro da partneroj. Probable ENa kaj TEJO kunlaboros por alia projekto. Estas rimarkinde ke ENa membras ankaŭ en IYNF, la junulara sekcio de NFI, kaj IYNF havas tre bonajn rilatojn kun TEJO.

[HeKo 723 2-B, 6 dec 19]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0153 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0635 s s 
  Total: 0.0789 s s