Esperanta Civito

Corsetti: UEA nur periferias en Esperantio


"Certe UEA iĝis periferia parto de la Esperanto-mondo, ĝi ne aktive disvastigas Esperanton aŭ kunordigas la disvastigantojn de Esperanto tra la landoj. Certe ĝi ankoraŭ vivas nur per kotizoj kaj ne per donacoj pro projektoj" deklaris hodiaŭ UEA-prezidinto Renato Corsetti al la Komitato de la Universala.

Laŭ lia publika deklaro, la Asocio estus kondamnita je morto. Efektive nur iom pli  ol monato (en labortagoj) mankas al la limdato fiksita en Lahtio, por ke la estraro indiku sian terapion pri financoj kaj organizado; sed nenio ŝajnas kuirata en la kaserolo.

La demandoj esence estas du: kiaj la financaj perspektivoj? kia la konsisto de la stabo (dungitoj, komisiitoj, gvidantoj)? La gvidantoj estas tre evitemaj pri respondoj. "La estraro kaŝas sin malantaŭ la direktivoj pri la protekto de datumoj kaj ne volas respondi la demandojn" klarige akuzas komitatano Brian Moon.

Probable la financa situacio malboniĝis en 2019, pro a) malmultaj kongreskotizoj en Lahtio kaj b) daŭre altaj kostoj de la personaro, ĉar malgraŭ maldungoj la deficiton nutras la kostoj de la maldungado (redukto de la labora potencialo pro streso kaj perdo de konfido, adiaŭa mono ktp). La stabo evidente malkreskas pro la maldungoj, la maljuniĝo de volontuloj, la perdo de elano ĉe la gvidantoj.

Kompare kun la Universala, la Junulara apenaŭ dependas de la kvanto da individuaj kaj kongresaj kotizoj. Ĝia struktura deficito ŝajnas tial sub kontrolo, la stabo renoviĝas danke al EU-subvencioj, la gvidantoj daŭras tro mallonge (unu jaron) por perdi la tutan entuziasmon.

Iom post iom UEA treniĝas kvazaŭ maljunulara sekcio de TEJO...

[HeKo 723 3-A, 7 dec 19]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0405 s s 
  Total: 0.0549 s s