Esperanta Civito

Biblioteka deponrajto ekde 2020


La bibliotekoj kun depona rajto en Esperantio restas en Budapeŝto la Landa Fremdlingva Biblioteko, en Ĉaŭdefono CDELI (perado de KCE), en Vieno Internacia Esperanto-Muzeo. Al ili la paktintaj establoj kaj la aŭtoroj kun la esperanta civitaneco bonvolu donaci po unu ekzemplero de siaj libroj kaj periodaĵoj.

La biblioteko de Itala Interlingvistika Centro ne estas momente alirebla, tial bedaŭrinde ĝi perdas la deponan rajton ekde Novjartago 2020, ĝis nova decido de la vickonsulo pri kulturaj aferoj, konforme al la direktivo Rogora pri la Komuna Integrita Biblioteka Sistemo.

Biblioteko Hector Hodler en Roterdamo neniam havis la deponan rajton, ĉar en la Kapitulo de la Esperanta Civito delonge oni sciis tion, kion ĵus publike konfesis komitatano Brian Moon: "Dum multaj jaroj UEA montris sin nekapabla zorgi pri la biblioteko. Ĝi estas jam longe en mizera stato, apenaŭ alirebla por seriozaj studoj." Lia edzino Claude Nourmont estas eĉ pli drasta: "mi havis la okazon paroli kun esploristoj, kaj la situacio estas eĉ pli malbona ol mi imagis. Manko de katalogo, malfacile alireblaj dokumentoj, malbonaj materiaj kondiĉoj (humideco)... La trezoro simple iom post iom perdiĝos, se ĝi restos en la loko, kie ĝi estas nun..."

Same konata estis jam la tuja malkovro de estrarano Orlando Raola: "Same skandala estas la fakto, ke temas pri biblioteko sen bibliotekisto. Ja "poeto sen popolo" sukcesis verki kaj ni ankoraŭ memoras pri lia verkaro, sed biblioteko sen bibliotekisto estas librobretaro kie paperoj ŝimas kaj enpolviĝas sen ajna utilo por iu ajn. La plej skandala afero pri Biblioteko Hodler estas, ke ĝi havas nur partan katalogon kaj ke tiu katalogo estas plejparte manskribita aŭ tajpita sur paperaj slipoj."

[HeKo 723 4-C, 9 dec 19]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0153 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0744 s s 
  Total: 0.0897 s s