Esperanta Civito

"Bulgara Esperantisto" 100-jara


Fondiĝis antaŭ cent jaroj la landa gazeto "Bulgara Esperantisto". Malgraŭ kelkjara paŭzo dum kaj post la dua mondmilito, ĝia longa vivo honoras la bulgaran esperantlingvan komunumon. Neniu periodaĵo en Orienta Eŭropo atingis tiun rekordon. Estas rimarkinde ke en Bulgario malmultaj presejoj havis litertipojn en latina alfabeto, kaj des malpli kun niaj supersignoj, dum la longaj jardekoj de kompostado el plumbo.

"Bulgara Esperantisto" havis kaj havas aprezatajn redaktorojn: la nuna estas la konata verkisto Julian Modest, aŭ Georgi Mihalkov. Malgraŭ tio, ĝi restis principe fidela al la ĝenerala linio de informa gazeto, sen beletraj pretendoj. Tamen ĝi kapablis prezenti al eksterlandaj legantoj la belaĵojn de Bulgario, per eleganta stilo, tra ĉiuj epokoj: sufiĉus legi la artikolon de Doĉo Dim(itrov) pri insulo Esperanto, la dua plej granda sur la Danubo, en majo-junio 1934.

Generalo Charles de Gaulle asertis ke la pola estas la sola popolo al kiu ne necesas klarigi patriotismon. Sed se li laborus kiel diplomata ataŝeo en Sofio anstataŭ Varsovio, li asertus la samon pri la bulgaroj. Tion atestas ankaŭ la numeroj de "Bulgara Esperantisto" kiun mi trafoliumis, el ĉiu epoko.

Bulgario okupas gravan lokon en la historio de la esperanta popolo. Per ĝia gazeto ĝi donis valoran kontribuon al nia ĵurnalisma historio. Longe vivu "Bulgara Esperantisto"!

(Giorgio Silfer)

[HeKo 723 5-A, 10 dec 19]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0871 s s 
  Total: 0.1011 s s