Esperanta Civito

Britio secesias de EU, ĉu Skotlando secesios de Britio?


La brita popolo renovigis la Parlamenton de la reĝolando, koncentrante al la konservativa partio la voĉojn de la secesiemuloj: la alo de Boris Johnson, sed ankaŭ la ŝovinisma fronto de Nigel Farage kaj parto de la laburistoj. Ĉi-lastaj, malgraŭ la subteno de la liberaluloj en kelkaj areoj, registris katastrofan rezulton, kaj ilia marksisme inspirita gvidanto Jeremy Corbyn anoncis sian rezignon pri plua kandidateco.

Nur en Skotlando la eŭropistoj trovis efektivan referencon en la naciista partio, kiu konkeris kvin sesonojn de la teritorio, iĝante la tria partio en Britio. Almenaŭ ĝis la eventuala secesio, ĉar la skotistoj preparas sin por nova sendependiga referendumo. Kaj restas sur la tablo la demando pri la futuro de Norda Irlando kaj Ĝibraltaro.

Eŭropa Unio ne plu havas esperojn: tre baldaŭ ĝi perdos membroŝtaton, unuafoje. Tiu eliro tamen lasas pli da inkognitoj en la insulo ol en la kontinento. Ambaŭ subjektoj riskas malintegriĝon (Hungario estas indikita kiel dua elironto), sed la risko pli grandas trans la Maniko; des pli ke ĝi kupliĝas al la risko por Londono fariĝi politika periferio de Vaŝingtono.

Laŭ la nunaj normoj, la angla ĉesos esti oficiala lingvo en la Unio. La koincido de eŭropismo kun momenta kontraŭbritismo povus favori tion. Multo dependas, en ĉi tiu kaj en aliaj pli gravaj terenoj, de la maniero laŭ kiu la britoj fermos la pordon, post sia finfine definitiva eliro: ĉu ĝentile aŭ knalige?

[HeKo 723 6-E, 12 dec 19]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0392 s s 
  Total: 0.0537 s s