Esperanta Civito

Senato kaj enketoj: lasta tago por baloti


Hodiaŭ estas la tago de la skrutinioj pri la elektoj por la Senato kaj pri du enketaj referendumoj. Laŭ la balotiloj ricevitaj per poŝto, la partoprenantaro kreskis en praktike ĉiuj eŭropaj balotejoj: en la balkana, la iberia kaj la mezeŭropa ĝi preskaŭ atingis aŭ eĉ superis 50% de la voĉrajtaj. Por komparo: en 2016 nur la iberia fine superis 50%; samjare por la statutreformo de UEA voĉdonis nur 1.382 individuaj membroj el proksimume 5.500 (do malpli ol kvarono).

Ĝenerale en Eŭropo kreskis en la Civitanaro la intereso pri la elektoj. La procentoj estus des pli altaj, se kelkaj balotiloj senditaj per poŝto al la respektiva balotejo ne alvenus malfrue (precipe en Italio).

Ekster Eŭropo estas certa datumo pri la pacifika balotejo en Akapulko, por Amerikoj, Azio kaj Oceanio, kun la samaj procentoj de 2016: balotis iom pli ol triono de la voĉrajtaj. Plej diligenta la subbalotejo en Bujenzo (kvartalo de Buĵumburo): ĉiuj elektantoj (islamanoj) jam de deko da tagoj voĉdonis per poŝto.

Per poŝto voĉdonis ankaŭ la Konsulo, tra la balotejo en Ĉaŭdefono, dum aliaj fizike metos siajn balotilojn en urnon, okaze de zamenhofa festo. Tiel la ĉefkandidatoj Bartek (ankaŭ en Ĉaudefono) kaj Herrero (en Malago), ekzemple.

La balotkampanjo pasis trankvile, preskaŭ silente, precipe pri la referendumoj. La rezulton de la enketo pri aŭtomata aliĝo al TEJO neniom influis la junulara estrarano Koffitché Koufionou, samtempe kandidato de la Blanka Listo: li kondutis pli silente ol trapisto, tute ne varbante por la jeso. Unuvorte: TEJO ne montris intereson pri tiu konsultiĝo; eble tamen influo okazis, ĝuste pro tiu neglekto.

[HeKo 723 9-C, 15 dec 19]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0181 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0455 s s 
  Total: 0.0636 s s