Virino prezidos la Lingvan Komitaton
Unua akto de la nova Konsulo de la Esperanta Civito, sen. Riichi Karibe: li delegas la prezidon de la Lingva Komitato al ĝia dojeno, d-ino Perla Martinelli. La delego estas subskribita de ambaŭ Konsuloj (eliranta kaj eniranta) kaj validos ekde 21 marto 2020, nome la tagon post la inaŭgura sesio de la Civita Parlamento.
Sen. Karibe elektis ĉi tiun solvon unue pro persona modesteco, due ĉar la LK enhavas nur du virinojn kaj indas valorigi tiun komponanton, trie ĉar c-ino Martinelli estas la sola virino kiu eniris la estraron de la Akademio de Esperanto dum la tuta ekzisto de tiu institucio.
La Konsulo laŭleĝe prezidas la Lingvan Komitaton; delegante la prezidon sen. Karibe ne rezignas pri siaj prerogativoj, nome li partoprenos en la LK-laboroj, rajtos voĉdoni, nomumi novajn LK-anojn kaj nomumi la novan aktiston; sed ĉion li faros interkonsente kun la delegita prezidantino.
La nuna prezidanto (sen. Giorgio Silfer) kaj aktisto (c-ano Mushosi Birindwa) oficos ĝis 20 marto 2020.
[HeKo 724 4-C, 21 dec 19]