Esperanta Civito

Pozitive kaj negative en 2019


La redakcio de "La Ondo de Esperanto" fermas sian lastan numeron per intervjuo pri la pozitivaj kaj negativaj eventoj en 2019, rilate al Esperantio. Jen la respondo de c-ano Giorgio Silfer, verkisto, Konsulo de la Esperanta Civito dum 2018-19.


La tri plej pozitivaj atingoj:
1) Du gravaj periodaĵoj plenumis la 50an, respektive la 40an jarkolekton: "Literatura Foiro" kaj "Monato". La unua emfazas plian oran jubileon, tiun de literatura rondo "La Patrolo", kaj fortan kreskon de la paĝaro.
2) Multe vigliĝis la muzika produktado; interalie, dum la sama jaro manifestiĝis tri novaj kantistinoj en unu lando (Italio), ĉiuj per propra disko: Kjara Raggi, Grazia Barboni kaj Federica D'Antonino (ĉi-lasta kun kantisto Gaetano Merone, produktado de LF-koop).  Daŭre aktualas la arto de Kim Henriksen, kaj de du historiaj ensembloj: Amplifiki (reeldono de "Tute negravas") kaj la ree kvaropa Kajto. La indikitaj estas nur parto de la lastjara panoramo, al kiu apartenas ankaŭ la reeldono de "Bela revo" de Anjo Amika.
3) La Esperanta Civito soras organize kaj kapitale, tamen je ritmo malpli rapida ol sobas aliaj subjektoj en Esperantio; bonvenas la renovigo de la Senato kaj la elekto de la unua azia Konsulo (prezidanto). En la kunteksto tre ĝojigas la kresko de la prestiĝo de Esperantio en neesperantistaj tegmentaj internaciaj organizoj (de verkistoj, de naturamikoj, de lingvotestistoj ktp).

La tri plej negativaj eventoj:
4) Du rimarkindaj periodaĵoj subite ĉesis, post pli ol kvarono de jarcento da regula aperado: "La Gazeto" kaj "La Ondo de Esperanto". La unua akompanas la finon de la historia lapennismo: malfondiĝis ankaŭ OSIEK (kune kun sia libropremio) kaj Fondaĵo Ivo Lapenna (kune kun sia scienca instituto). La dua signifas la silentiĝon de voĉtubo selekteme fidela al UEA.
5) Ĝuste la Universala atingis plian etapon de sia krizo: Centra Oficejo duone likvidita, financoj plu misfartaj, kongreso malpli partoprenata, kaj tiel plu.
6) La malklara konsisto de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, kio stimulis la kampanjon de skandalisma retgazeto nordeŭropa kontraŭ ĝi: ambaŭ elementoj kune formas la negativan eventon, kiu bedaŭrinde arierigas la bonajn rezultojn de TEJO en la publikaj rilatoj.

[HeKo 724 6-A, 23 dec 19]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0417 s s 
  Total: 0.0562 s s