Esperanta Civito

Kiel fartas UETA en Afriko?

Unuiĝo de Esperantistoj en la Tuta Afriko daŭre ekzistas, sed travivas tre malfacilan konjunkturon. Unuflanke ĝi havas problemojn kun la Afrika Komisiono de la Universala Asocio, specife pro la organizado de kontinentaj kongresoj. Aliflanke ĝin torpedis elinterne c-ino Chamberline Nguefack (ekskonsulo kiu demisiis de la Senato por eviti proceson en la Esperanta Civito).

"En UETA okazis problemo kiu kaŭzis fortan disfalon de la komunumo, kion ni vigle volas trakti kiel eble plej frue. Tiu problemo okazis dum ni estis pripensantaj kongreson nian en Kamerunio, lando kie loĝas la UETA-prezidantino Chamberline Nguefack Zedong" deklaris Espoir Kasati, vicprezidanto de UETA. "La prezidantino subite proponis al la forumanaro la ŝanĝon de la asocia nomo al alia malsimila nomo, kun preteksto, ke UETA kvazaŭ similas al UEA. Post tio aperis miskomprenoj en la grupo: iuj konsentis ŝanĝi la nomon kaj aliaj malkonsentis tion. Fakte UETA havas validigitan statuton, kiu havas la nomon de la asocio kiel UETA: kiel eblu tiel abrupte ŝanĝi la nomon de la asocio? Tio ĉi estas la unua elemento kiu kaŭzis la ĝis nun malnormalan funkciadon de UETA" amare konfesas la kongolandano, kiu daŭrigas:

"Sciinte ke kelkaj UETA-anoj estas ege malkonsentemaj al tiu propono, la prezidantino sin mem retiris de la grupo kaj postsekvis ŝin kelkaj esperantistoj: tuj estis disigita. Mi, kiel vicprezidanto, provis ree kaj ree konviki Chamberline reveni en la komunumon por kune pripensi tion, ŝi plu ŝajnas ne persvadita pri tiu ĉi afero. Nun mi pensas denove ellabori taŭgan kampanjon favore de UETA..."

Kial c-ino Chamberline Nguefack, kiu jam politike kompromitis sin ĝis plej alta grado, volis torpedi la Unuiĝon? La respondon oni trovas ankoraŭ ĉe c-ano Kasati.

"Pri la Afrika Kongreso de Esperanto ĵus okazinta en Buĵumburo (Burundio), tutcerte UETA ne rekonas ĝin kiel la Sepan Afrikan Kongreson de Esperanto: ĝin rekonas kiel la Okan. Inter Afrika Komisiono de UEA kaj UETA estas paralela laborado ĉar unu kontraŭas la alian. Ne nur tio, sed inter AK-anoj estas miskompreno: la elirinta Kunordiganto de Afrika Komisiono de UEA maltaŭgigis la kongreson virinan okazintan en Madagaskaro. Do UETA konas tiun kongreson kiel la okan, ne kiel la sepan. Komprenu ke ni havos solvojn baldaŭajn pri ĉiuj ĉi obstakloj" li konkludas.

[HeKo 725 1-A, 28 dec 19]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0159 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0437 s s 
  Total: 0.0596 s s