En Malago la lasta lingvotesta sesio de 2019
Kultura Centro Esperantista organizis en Malago la lastan lingvotestan sesion de 2019, tuj antaŭ la Tago de la Esperanta Kulturo. gec-anoj Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer ekzamenis du kandidatinojn, kiuj membras en Esperanta Naturamikaro.
Ili ambaŭ trapasis la ekzamenon laŭ LTSEC. C-ino Manuela Blanco atingis la diplomon A.2, dum s-ino Guadalupe Partido la diplomon A.1, fine de intensiva kurso en la Esperanto-Domo de Andaluzio.
[HeKo 725 3-B, 30 dec 19]