Esperanta Civito

Komitato Armand pri krima evento en Kroatio

Komitato Armand (pri esperantistoj en prizono) komunikas:

La 11an de januaro 2020 en la kroata marurbo Spalato junulo nomata Filip, profesie maristo, pafis al tri samaĝuloj en plena tago. Du mortis tuj, la tria baldaŭ en hospitalo: ili ĉiuj estis konataj de la polico kaj havis justicajn precedentojn. La mortiginto estis arestita kaj konfesis. Laŭ la enketistoj, la motivo de la krimo estis la persekutado de tiuj tri kontraŭ lia frato, narkotulo kiu ne pagis al ili ŝuldon. Ankaŭ la murdinto havis siatempe problemojn kun la justico.

La krima evento havas grandan eĥon en Kroatio, kie parto de la ĝenerala opinio kritikas la konduton de la polico, ne interveninta por protekti la persekutaton. Unu el la plej gravaj advokatoj en la lando eĉ proponis sin por defendi senpage la murdinton.

En la kroata socio, same kiel en aliaj travivintaj la internan militon de Jugoslavio fine de la pasinta jarcento, ne estas malfacile akiri armilojn. La pafinto tamen tro junas por esti militveterano, kaj tiel ankoraŭ posedi aŭtomatan kalaŝnikovon; krome lia trafemo estas rimarkinda, kaj la uzo de la armilo, kun mano sur la kano anstataŭ sube, pruvas grandan sperton en la manipulado de mitralfusilo. Ankaŭ tial la enketo daŭras.

Filip ne parolas esperanton, sed lia patrino (kiu vivas en Aŭstrio) estas esperanto-verkistino, eksa senatano de la Ruĝa grupo en la Esperanta Civito kaj iama aktivulino de Sennacieca Asocio Tutmonda (en 2016 ŝi konvertiĝis al kristanismo). Tial Komitato Armand redaktis ĉi tiun informon, sed konsideras la kazon arkivita, koncerne sian kompetenton.

[HeKo 726 1-C, 14 jan 20]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0171 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0439 s s 
  Total: 0.0610 s s