Esperanta Civito

Studa tago en Meksiko pri "La infana raso"

Sub la aŭspicio de Esperanta PEN-Centro, Escuela de Escritores de Meksiko gastigos studan tagon pri "La infana raso" de William Auld, dimanĉon la 16an de februaro 2020 en Meksikurbo. La seminarion gvidos prof. Giorgio Silfer.

LF-koop produktis ĝuste en Meksiko la duoblan kompaktan diskon de nia poezia ĉefverko, en 2008. La diskojn akompanas grafike ĉarma libreto kun tekstoj kaj notoj. William Auld mem deklamas la tutan poemon. La eldonaĵo estas preskaŭ elĉerpita.

Intensiĝas la kunlaboro inter la Verkista Lernejo de Meksiko kaj societoj aliĝintaj al la Pakto por la Esperanta Civito. Hodiaŭ okazis pozitiva renkonto inter la direktoro de la lernejo, majstro Arturo Cordova Just, kaj la prezidantino de Kultura Centro Esperantista, d-ino Perla Martinelli, prepare al partnereco pri kursoj celantaj la diplomigon pri beletra tradukado.

[HeKo 726 2-B, 17 jan 20]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0136 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0600 s s 
  Total: 0.0736 s s