Sukcesa prezento pri la lingva situacio en Afriko
Kunlabore kun la societo DIALOGO (pri lingva biodiverseco kaj lingva juro), Instituto Nacia de Lingvoj Indiĝenaj gastigis hieraŭ prelegon de prof. Giorgio Silfer pri la lingva situacio en Afriko.
Pluraj specialistoj aŭskultis unuafoje interesan prezenton pri kontinento apenaŭ konata en Meksiko. La lingvopolitika direkcio de INALI tuj petis la disponigon de fotoj kaj mapoj selektitaj de c-ano Silfer, por ekspozicio okaze de la Internacia Kongreso pri Indiĝenaj Lingvoj, 25-28 februaro 2020.
La rilatoj inter DIALOGO kaj INALI pli kaj pli pozitive evoluas. Unu el la direktoroj estas ĵus kooptita al la scienca komitato de la societo.
[HeKo 726 3-B, 21 jan 20]