Esperanta Civito

Malhisita la brita flago en la EU-parlamentejo

Ekde morgaŭ Britio ne plu estos membro de Eŭropa Unio. La longa kaj turmenta procezo de la brita secesio atingis sian konkludan etapon, kiu daŭros ankoraŭ dek unu monatojn, por fiksi la lastajn punktojn de la definitiva divorco. Sed jam la brita flago ne plu flirtos ĉe la EU-parlamentejo, la britaj deputitoj ne plu estos kunvokitaj kaj ĝenerale Britio eliras de ĉiuj EU-institucioj.

"Ĉu vi aparte interesiĝas pri Eŭropa politiko? Kio estas via opinio pri la krizo de enmigrado en Eŭropo kaj pri la ĵusa Briteliro?" demandis al nia (baldaŭ emerita) Konsulo la redaktoro de grava revuo en Esperanto.

"Jes, laŭ profesio kaj politika aktiveco" respondis c-ano Giorgio Silfer. "Eŭropa Unio estas malperfekta konfederacio kiu strebas al plena federacio. En tia procezo kutime manifestiĝas secesia milito, jen pro religia diferenco (la katolikaj kantonoj secesiis de Svislando en 1847), jen pro etiko (la usona secesio en 1861 fine de sklavismo), jen pro alio, tamen ĉiam ankaŭ kun ekonomia motivo, kiun prajmas la momenta problemo. Tio okazis kun Eŭropa Unio en 2014-2020: la prajmon donis la problemo pro la disdono de rifuĝantoj, sed la radikoj de la krizo estis pli profundaj. Bonŝance la brita secesio ne kaŭzis armean, sed nur politikan militon. Kio okazos nun? Pli grandan danĝeron mi vidas por Britio, ĉar ĝi riskas internan eksplodon, kun la propra secesio de Skotlando kaj la kompleta respublikiĝho de tuta Irlando."

Prof. Silfer opinias ke la rolo de la angla lingvo forte redimensiiĝos en EU. La Unio pli kaj pli similos al granda Svislando, kun du ĉefaj laborlingvoj (franca kaj germana, kiel en Svislando), iuj malpli uzataj (kiel la itala en Svislando) kaj multaj tute duarangaj (kiel la romanĉa en Svislando). Eblas ke la angla restos plu uzata en unu aŭ alia branĉo de la Unio, sed neniel en ekskluziveco. Ĝis nun la sola institucio kie de ĉiam oni uzas nur unu lingvon estas la justica, kiu havas la devon redakti siajn verdiktojn en la franca. La angla preskaŭ sen denaskaj angle-parolantoj, nur kiel vehikla lingvo, laŭ la intervjuito ne daŭros en EU.

[HeKo 726 6-B, 31 jan 20]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0723 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0427 s s 
  Total: 0.1150 s s