Britio ne gastigos IJKon 2021, Svislando pretas
La junaj britaj esperantistoj rezignis organizi la Internacian Junularan Kongreson en 2021 pro manko de laborfortoj, kaj Tutmonda Esperantista Junulara Organizo estis urĝe devigata serĉi alian solvon. Unu tia solvo delonge pretas, kaj hieraŭ ĝin konfirmis s-ro Querino Neto, ĝenerala sekretario de TEJO.
Temas pri invito de la Junulara Komisiono de Kultura Centro Esperantista en Svislando, kiu jam liveris ĝin en 2017, kaj neniam reprenis ĝin. Tamen ankaŭ el Tanzanio, Ukrajno kaj Suda Koreio venis invitoj por 2021. La Estraro de TEJO ekzamenos kaj elektos.
Por realigi la kongreson KCE probable petos la helpon de la stabo de la Esperanta Civito. Kurioze estas, ke ĝuste la britinsulaj aktivuloj obstrukcas la kunlaboron de TEJO kun la Esperanta Civito. Do en siaj landoj iu Roberto ne kapablas funkciigi la TEJO-sekcion, respektive iu Tirono rezignas organizi la TEJO-kongreson, sed ili povas nun malhelpi ke IJK okazu en alia... Ĉu vere ili "aktivas" en la intereso de la esperanta junularo?
[HeKo 726 7-B, 1 feb 20]