Esperanta Civito

Esperantologia Fakultato de KCE, 20-26 julio 2020

Kultura Centro Esperantista organizos ĉi-jare en julio anstataŭ aŭgusto sian Esperantologian Fakultaton, kiu situos kiel kutime en Ĉaŭdefono, la plej esperanteca urbo en Svislando.

La lecionoj disvolviĝos matene kaj posttagmeze, intense, por prepari esperantologojn, interalie el la Civitaj kadroj. Oni manĝas kune en la Esperanto-Domo de KCE (onidire pli ol bone). Okazas ekskursoj kaj distraj vesperoj.

La kursanoj sekvos la lekciojn de tri eminentaj esperantologoj. En la unua monografia parto d-ino Perla Martinelli prezentos la 50-jaran evoluon de "Literatura Foiro". En la dua monografia parto prof. Davide Astori lekcios pri "Akompane al Ferdinand de Saussure, 1916". La fundamentan parton, pri la kultura historio de la esperantlingva komunumo, gvidos d-ro Giorgio Silfer.

Informas: kce ĉe esperantio.net

[HeKo 726 9-B, 3 feb 20]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0162 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0441 s s 
  Total: 0.0603 s s