Ekde aprilo renovigita la Civita retejo
Ekde aprilo 2020 la retejo www.esperantio.net daŭros kiel tute renovigita. Ĝi estos potencigita, interalie per RSS-fluo, tiel ke eblos kuplado ene de diversaj retejoj. Plej grave, al la ĉefaj funkcioj de retagentejo kaj dokumenta arkivo aldoniĝos tiu de distribua servo.
Tial eblos rekte mendi (kun telematika pago) varojn produktitajn kaj aliĝi al aranĝoj organizitaj de la paktintaj establoj, kaj pli facilos la donacado por la celoj de la nova Esperantio.
La retejo superos en efikeco kelkajn el la plej gravaj libroservoj en Esperantio, kaj estos ekspansiebla al pliaj telematikaj aplikoj, ekzemple en poŝtelefonoj.
Temas pri la lasta atingo de la vickonsulo pri informado, c-ino Perla Martinelli, kiu lasos la Kapitulon fine de la mandato (20 marto 2020).
[HeKo 727 1-C, 6 feb 20]