Esperanta Civito

Respondo de KCE al nederlanda TEJO-komitatano

Post agitado fare de s-ro László Szilvási, iu nederlanda komitatano petis la estraron de TEJO postuli de Kultura Centro Esperantista la deklaron "ke en IJK eventuale organizata en Svislando oni neniun diskriminacius", konforme al la art. 2 de la statuto de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. Jen la respondo de la Junulara Komisiono de KCE, invitinta la Internacian Junularan Kongreson:

Estimataj, Dankon pro via demando, kiu ebligis al ni pensi pri tiu detalo.

Unue, ni atentigas, ke la "personae non gratae" ricevis tiun titolon pro la pruvita delikto de ĵurnalisma misfamigo, kaj ne pro "diskriminacio rilate al nacieco, raso, sekso, genro, genra orientiĝo, handikapeco, religio, politiko, socia deveno kaj lingvo." Do KCE ne estas devigebla al la specife petita garantio. Bonvolu konsulti (koste de s-ro Konijenberg) juriston en Nederlando, se vi ne kredas nin.

Due, ni supozas ke la demando validas ne nur por KCE, sed por ĉiu kongres-invitinto. Alimaniere okazus maljusta diskriminacio fare de TEJO kontraŭ ni. Konsekvence, nia respondo estas kondiĉita de la fakto ke komitatano Marc Konijnenberg (kaj aliaj kiuj samopinius kun li) tuj faru la saman postulon pri s-ro Kalle Kniivilä (55-jaraĝa) en kazo de kongreso en Tjumeno, prenante sur sin la tutan moralan respondecon pri la afero. Porinforme, rezultas ke s-ro Kniivila estas "persona non grata" en la tuta Rusa Federacio, ĉar forpelita pro spionado.

Simila, kvankam malpli grava, kazo estus tiu de s-ro László Szilvási (63-jaraĝa), se IJK estus komune organizita en Hungario de HEA kaj HEJ: rezultas ke li estas "persona non grata" ĉe la landa asocio de UEA mem.

Ni do restas en atendo de tiu plia postulo fare de la koncernaj TEJO-komitatanoj.

(subskribis Manuela Blanco, nome de la Junulara Komisiono de KCE)

[HeKo 727 2-B, 9 feb 20]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0437 s s 
  Total: 0.0572 s s