Esperanta Civito

Esperantio en la Jardeko de la indiĝenaj lingvoj


La Esperanta Civito estis oficiale invitita al gravaj eventoj en Meksikurbo fine de ĉi tiu monato. La ĉefa estas la Internacia Kongreso de la Lingvoj en Risko; tuj ĝin sekvos altnivela kunveno dum kiu oni akceptos dokumenton baze al la Internacia Jardeko de la Indiĝenaj Lingvoj 2022-2032.

La tritaga kongreso, organizata de INALI kaj Unesko, ĉarniros inter la finiĝanta Jaro de la Indiĝenaj Lingvoj kaj la estontaj iniciatoj. Ĝi kongruas tempe kun la Tago de la Patrin-Lingvo: esprimo kiun multaj esperantistoj tradukas al "Gepatra". Tamen en la Esperanta Civito nek unu nek alia ŝajnas kontentiga: probable oni ekuzos la difinon "Tago de Denaska Lingvo" (sen la difina artikolo).

La partoprenon peris surloke la paktinta establo DIALOGO, societo pri lingva biodiverseco kaj lingva juro, danke al d-roj Aileen Altair kaj Giorgio Silfer, membroj de ties scienca komitato. Niaj delegitoj estos Luis Raudón, Civita prefekto en Meksiko, kaj Ana Velasco, Civita senatano.

[HeKo 727 7-C, 18 feb 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0146 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0695 s s 
  Total: 0.0841 s s