Esperanta Civito

Borsa analizo de Esperantio, okt 2019 - jan 2020


Pro Esperanto analizas periode la situacion de diversaj subjektoj ekonomie kaj strategie gravaj en Esperantio, por indiki kie valoras investi aŭ prunti, fari donacon aŭ legacon.

UEA 872,00 -- je minus 8,71%. Estis senrezulta la serĉado de alternativo, laŭ Komitata postulo, al la magriga dieto proponita de Fettes kaj Schäffer: la nova estraro eĉ ne atendis la indikitan limdaton (januarfine 2020) por maldungi, plene aŭ duontempe, pliajn tri oficistojn. La likvido de la Centra Oficejo kaj la translokigo al malpli kosta lando ŝajnas plu la ĉefaj koordinatoj de la asocio, baraktanta en financa krizo, ankaŭ pro plia malkresko de la membraro.

TEJO 203,28 -- je minus 1,45%. La Junulara travivas administran triangulon kun malforta estrara nukleo, komitato pli ĉikanema ol helpema kaj volontula staba ilo, kio tute ne sinonimas stabilon. La eblan krizon pro subita rezigno de IJK en Britio brile evitis neatendata kvanto de alternativaj proponoj.

E@I (sen takso) -- La entrepreno de Peter Balaz en Slovakio ŝajnas destinita al transpreno de diversaj funkcioj el Roterdamo, unuavice la libroservo. Tio povus indiki la vojon al (pseŭdo)privatigo kiel solvo de parto de la problemoj en la Universala. Eblas ke eksdungitoj aŭ baldaŭaj pensiuloj (ekz. la nuna libroservestro) havu ankaŭ propran planon: kvazaŭ en ekskomunisma lando, kie la direktoroj de ŝtataj entreprenoj post la ekonomia mutacio iĝis privataj entreprenist(et)oj, profitante la antaŭan situacion.

SAT 152,83 -- je plus 0,39%. La Sennacieca spertas modere kreskantan elanon post la kvante sukcesa kongreso 2019, perspektive ankaŭ al sia centjara jubileo en 2021. La reeldono de PIV estas ne malgrava parto de tiu elano.

FPEF 348,45 -- je plus 0,87%. La transira fazo de unu Konsulo al alia okazas tute sen problemo.

KCE 1022,67 -- je plus 1,50% . Ekde februaro 2020 KCE stabiligas sian spezkalkulon danke al grava ekstera enspezo pro luigo de la lasta disponebla apartamento. Tio definitive forigas la riskon de deficito, dum kreskas la laborfortoj.

LF-koop 300,14 -- je plus 0,80%. La rento de la apartamentoj fortigas la rendimenton de la entrepreno.

PEN 194,59 -- je plus 0,52%. La esperanto-centro de PEN Internacia havas kreskantan prestiĝon, bedaŭrinde meze de la kreskantaj internaj problemoj de la tegmenta organizo.

[HeKo 727 9-C, 20 feb 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0160 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0404 s s 
  Total: 0.0564 s s