Literatura Konkurso "Abritus" 2020
La Esperantista Domo de Kulturo "D-ro Ivan Kirĉev", aliĝinta al la Pakto por la Esperanta Civito, anoncas la internacian literaturan konkurson "Abritus" por poezio kaj humuro originale en esperanto.
La kandidataj verkoj, neniam aperintaj, estu komputile skribitaj kaj subskribitaj per pseŭdonimo. La tekstoj kun pseŭdonimo iru al esperanto_razgrad ĉe mail.bg , la pseŭdonimoj kun vera nomo kaj adreso iru al ekra_razgrad ĉe mail.bg .
Limdato: 5 junio 2020. La rezultoj estos anoncitaj dum la tradicia festo EKRA-2020, 12-14 junio 2020 en Razgrado.
[HeKo 728 4-B, 25 feb 20]