Tagordo de la Senata sesio en Budapeŝto
Okaze de la inaŭgura parlamenta sesio, kunvokita jam 24 decembro 2019 al Budapeŝto por 20 marto 2020, la Senato diskutos laŭ la suba tagordo:
1) Komunikoj de la (eniranta) Konsulo.
2) Formaligo de la senataj grupoj.
3) Ratifo de la nova Kapitulo.
4) Interpelacioj kaj interogacioj.
5) Rezolucioj, rekomendoj, deklaroj.
6) Leĝo pri simboloj: amendoj.
7) Diversaj kaj eventualaj.
En la punkto 2 la elektitaj senatanoj konfirmas sian membrecon en unu el la du grupoj (verda aŭ blanka), ricevas la purpuran balteon kaj ĵuras fidelecon al la Konstiucio.
En la punkto 3 la Senato ratifas la proponon de la Konsulo, jam anoncitan de sen. Karibe 3 januaro 2020.
[HeKo 729 1-C, 2 mar 20]