Esperanta Civito

La paktintoj elektas la novan Kortumon


La establoj aliĝintaj al la Pakto elektas pere de siaj delegitoj ĉe la Forumo la membrojn de la arbitracia instanco de la Esperanta Civito, en 2021-22. Estas entute kvin kandidatoj por tri postenoj, kaj la Forumanoj rajtas esprimi maksimume du preferojn.

Dum la nuna mandato okazis neniu konflikto; krome la justica povo ne estis vokita doni aŭtentan interpreton pri iu normo. Dum la antaŭa mandato la plejmulto de Senato aprobis la akuzon kontraŭ c-ino Chamberline Nguefack Zedong "pro misuzo de povoj kaj eventuale privata intereso en oficaj agoj" (la tiama Vickonsulo, Giorgio Silfer, sin detenis ĉar tagprezidanto): el tio fontus proceso kontraŭ ŝi, kondukanta al la elpostenigo. Sed la kamerunianino preferis demisii, kaj tial ne necesis aktivigi la Kortumon pri la akuzo kontraŭ ŝi. Se la proceso okazus, temus pri la plej grava enketproceso en la historio de la Kortumo.

La definitiva baloto okazos en Budapeŝto, 20 marto 2020; sed eblas voĉdoni ankaŭ perkoresponde.

[HeKo 729 2-C, 3 mar 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0422 s s 
  Total: 0.0562 s s