Esperanta Civito

La Universala perdis dekonon de la membraro


Roterdamo anoncis ke la individua membraro de la Universala Asocio malkreskis je 9,1% dum 2019: de 4.541 (en 2018) al 4.162 kotizintoj. La falon bremsis la donacado de 481 membrecoj, tra fondaĵo Canuto. Inkluzive de la aligitaj membroj, UEA regresis de 13.106 al 12.779 unuoj.

Pri la membraro de la Junulara venis nur parta informo: 482 IMoj en kategorio B. La nova tarifa sistemo certe kaŭzis kreskon en Afriko; krome Roterdamo asertas ke "la kotizreformo pozitive influis la financojn de la Asocio: malgraŭ la diferenco inter 2018 kaj 2019, la enspezoj pro aliĝoj estis tamen pli altaj ol tio, se ankoraŭ estus la malnova kotizsistemo".

Skandalisma retgazeto nordeŭropa pli frue rimarkigis ke ĝuste fondaĵo Canuto trapasis magran jaron: "
Kompare kun la bela sumo 10.559 eŭroj en 2018, en 2019 fondaĵo Canuto ricevis nur 4.363 eŭrojn". La voĉtubo fidela al eksdirektoro Osmo Buller precipe denuncis: "Neniam dum la tuta oficperiodo de Martin Schäffer kiel ĝenerala direktoro de UEA la komitato ricevis informojn pri la spezoj de la fondaĵoj de UEA. Dum la komitata kunsido en Lahtio komitatano Renato Corsetti, antaŭ[e] prezidanto de UEA, atentigis pri la manko de la fondaĵaj buĝetoj, sed senrezulte".

La proporcio inter la IMoj de la Universala kaj la Civitanaro, kiu en 2006 estis proksimume 20:1, nun estas 9:1 -- dum la Civitanaro survojas al duobliĝo, kompare kun la censado en 2006, Roterdamo anoncas la minimuman rekordon de IMoj post la dua mondmilito. La membrofalo akceliĝis dum la plej lastaj jaroj, sed ankoraŭ en la dudeka jarcento c-ano Silfer prognozis la krizon ĉirkaŭ 2020, pro la fiziologia elĉerpiĝo de la Tyresö-generacio; tamen li ne antaŭvidis tiel fortan financan krizon, kun averaĝe centmil-eŭraj deficitoj jare. Fettes kaj Schäffer efektive glasnostis pri tiuj deficitoj, kaŝitaj dum longa tempo.

[HeKo 729 5-A, 6 mar 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0148 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0450 s s 
  Total: 0.0598 s s