Esperanta Civito

FEM je la Oka de Marto 2020


Fine de februaro en Meksiko la Internaciaj Organizoj proklamis la Jardekon de la Indiĝenaj Lingvoj. La eventon partoprenis ankaŭ la esperanta popolo, per oficiale invititaj reprezentantoj de la Esperanta Civito, al kies Pakto aliĝis ankaŭ Feminisma Esperanta Movado.

La rajtoj de la indiĝenaj popoloj kaj la rajtoj de la virinoj koincidas en duobla kaj konverĝa danĝero. Unuflanke la popoloj klopodas eskapi marĝenigon; aliflanke la kondiĉo de la indiĝeninoj longe postrestas en iliaj socioj, kompare kun la ĉirkaŭa mondo. La progreso de tiuj popoloj spertas paralelajn batalojn por socia disvolvo, eksteren kaj internen.

Se ambaŭ bataloj ne evoluas sukcese, la unua grava viktimo estas la indiĝenaj lingvoj. La marĝena rolo de la virinoj kondukas al la morto de tiuj lingvoj, kies uzo iom post iom limiĝas je la tria aĝo, tiel ke la lingvo estingiĝas kun la generacio.

Danĝera analogio ekzistas ankaŭ en Esperantio, se la socia portanto de nia lingvo, nome la diversaj movadoj kaj organizoj, esprimas kulturon kiu ekskludas la virinojn el la gvidaj postenoj. Pozitive impresas, tiurilate, nur la Esperanta Civito kaj Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, dum en alies internaciaj estraroj tute mankas virinoj. Ŝajnas ke ankaŭ la komunumo parolanta esperanton spertas silentan marĝenigon, minoritatigon de siaj virinoj, tiel en la interna povo kiel en kleraj medioj.

Ankaŭ Esperantio havas feminisman demandon, kiun diskuto pri genra pronomo aŭ sufikso riskas nur bagateligi. La problemo kuŝas pli profunde: ĝi rilatas al la povostrukturo, multe pli ol la modo de transgenreco, kiu ankaŭ estas socia demando, sed ne la prioritata, kompare kun la femina rajtegaleco.

Al la supra kunteksto donas tragikan kadron ankaŭ la violenta situacio en tro multaj lokoj, tiel ke la engaĝo por la rajtoj de la virinoj, ene de la engaĝo por la rajtoj de la indiĝenaj popoloj, estas akompanenda ankaŭ per engaĝo por la paco.

Feminismo, lingvaj rajtoj, pacifismo interfaciĝas simetrie. Indiki sinergiojn por tiuj tri engaĝoj estas la nobla tasko kiun Feminisma Esperanta Movado asignas al si, okaze de la Oka de Marto ĉi-jara.

[HeKo 729 6-B, 7 mar 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0394 s s 
  Total: 0.0532 s s