Esperanta Civito

TEJO kongresos en pacifika insuleto


La estraro de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo elektis foran insuleton en la Pacifiko por organizi sian mondkongreson en 2021. Koreoj, japanoj kaj aliaj el la "flava areo" de la mondo probable ĝojas pro la elekto. Korea Esperanto-Junularo responsas pri la kongreso, kiu verŝajne estos pli azia ol tutmonda.

La estraro ne komunikis, ĉu oni konsideras la fiaskintajn kandidatojn (interalie tiun el Svislando) kiel utilajn por alia jaro. Tio montrus sagacon, vere oportunan apud la ĵusa decido.

Perpleksaj estas multaj neazianoj, unuavice pro la tre altaj veturkostoj kaj la absoluta izoleco de la loko; sed ankaŭ ĉar "la propono de Sud-Koreio enhavis apenaŭ iu[n] informo[n] en la unua etapo", komentariis plendema komitatano el Irlando.

La irlandana reago iom iritis la vjetnaman kasistinon de TEJO, kiu komunikis la decidon nome de la estraro. En kaj ĉirkaŭ ĉi-lasta la etoso jam ne estas serena, precipe pro la rilatoj inter la gvida teamo kaj la prezidanto.

[HeKo 729 7-A,  8 mar 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0427 s s 
  Total: 0.0561 s s