Esperanta Civito

En "Kontakto" la lasta intervjuo al la (eks)Konsulo


En bela viola koloro la kovrilo de "Kontakto" (februaro 2020) enpakas interalie longan intervjuon de la ĉefredaktoro, Rogener Pavinski, al la baldaŭ emerita Konsulo, Giorgio Silfer. Tiu kuraĝo distingas profesiulon de aliaj "redaktoroj", kiuj aperigas atakojn kontraŭ la Esperanta Civito neniam respektante la principon "audietur et altera pars".

"Silfer en amika, sed sufiĉe diskreta tono traktis min per 'kolego' dum la interŝanĝo de priintervjuaj retmesaĝoj ― li ja redaktoris ĉi tiun revuon en la 1970aj jaroj" konfesas s-ro Pavinski, kiu en la vosto metis venenon, per lasta demando: "Laŭ ĝenerala percepto, vi kontraŭlaboras la organizitan Esperanto-movadon kaj malamikas al UEA. Ĉu tiu percepto estas reala, laŭ vi?".

Respondis c-ano Silfer: "Duoble nea respondo: kiel oficiala reprezentanto kaj kiel individua persono. Kiel reprezentanto de la Esperanta Civito mi faris neniun deklaron kontraŭ ajna jure registrita internacia esperanto-movado, do evidente ne kontraŭ UEA, invitita al ĉiu forumo preparanta la Pakton por la Esperanta Civito. Specife, mi serĉis kontakton kun diversaj movadoj, interalie SAT kaj TEJO. SAT mem prezidis la forumon kiu promulgis la Konstitucion de la Esperanta Civito, kaj ĝia membro Keppel Enderby (samtempe prezidanto de UEA) petis kaj ricevis la esperantan civitanecon (li estis ankaŭ membro de nia Kortumo)".

Iom pli artikita estis lia respondo kiel individuo: "Mi membris en UEA koincide kun la TEJO-aneco, ĉar tio estis deviga. Ekster la TEJO-aĝo mi ne renovigis la aliĝon. Kaj neniam mi estis membro de SAT, eĉ se mi gvidis la organizadon de sukcesa SAT-kongreso en Ĉaŭdefono, 2003. Kial ne? Pro politikaj kialoj. Pri SAT, ĉar mi ne konsentas pri ĝia sociologia analizo, aksita sur la klasbatalo (eĉ statute preskribita). Pri UEA, ĉar ĝi havas tro da skeletoj en sia historia ŝranko, ekde nazia vicprezidanto en 1934-35 ĝis la polaj eventoj en 1995-96, por mencii nur du el la plej gravaj, preterlasante la altan protektadon de ĉefgeneralo Francisco Franco por UK en Madrido, 1968. Ĉu la supra signifas ke mi kontraŭlaboras esperanto-movadojn? Male, mi invitas ekzemple UEAn ne alproprigi al si alies meritojn, ĉar tio signifas kontraŭlabori aliajn: ekzemple la sukceson de la raŭmistoj pro la agnosko pri esperanto kiel literatura lingvo, ĉe la verkistara PEN-mondkongreso en 1993."

Cetere, en la sama numero du aliaj parlamentanoj de la Esperanta Civito (forumano Herman Deceuninck kaj senatano Georgi Mihalkov) kaj tria civitano, ĵus neelektita kandidato al la Senato (Koffitche Koufionou, TEJO-vicprezidanto) ricevis emfazan atenton kiel aŭtoroj.

[HeKo 730 1-A, 10 mar 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0177 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0434 s s 
  Total: 0.0610 s s