Esperanta Civito

Literatura Foiro 304 (aprilo 2020) regule finredaktita


Sub la kunordigo de d-ino Perla Martinelli, la redakcio de "Literatura Foiro" akurate finredaktis la aprilan numeron (304) de la revuo, jam en la 51a jarkolekto senpaŭze. La presejo jam ricevis la tutan numeron, kun arta foto de Nicola Bertelotti en la kovropaĝo, akompanata de poemo specife verkita de Giorgio Silfer, pri amo en la tempo de l' viruso.

La uverturan poemon aŭtoris Davide Astori, pli konata kiel lingvisto, sed kun la sentemo de artisto. Sekvas pluraj paĝoj kun femina sentemo: prelego de Liliana Segre en la EU-Parlamento pri Holokaŭsto, akompanata de artikolo de Perla Martinelli pri la infanoj de Terezino; la deklaro de Feminisma Esperanta Movado okaze de la Oka de Marto; elzeviro de Marie-France Conde Rey pri Claire Bretecher, protagonistino de la naŭa arto; medaliono de Massimo Acciai pri la muzika talento de Chiara Raggi; kaj la dua parto de la rakonto "La vojaĝo" de Luigi Pirandello, italigita de Perla Martinelli ankaŭ pro la feminisma enhavo.

Prozo pli abundas ol poezio: "La lasta tago de Molly" estas longa rakonto de ĉin-usona verkistino, Geling Yan, tradukita de Vejdo. Tuj post ĝi interludas sezona versaĵo de Mikaelo Bronŝtejn: "Jen printempo".

Giorgio Silfer regalas la legontaron per du eseoj historiografiaj kaj kulturpolitikaj, okaze de du jubileoj: "Heroldo centjara: 75 kontraŭ, 25 ekster UEA" kaj "Hector Hodler, la Esperantiano numero 1". Alga Guernieri inaŭguras rubrikon pri grafologio, analizante la skribojn de esperantistoj en la gastolibro de familio Minnaja en Romo.

"Kartezio aŭ Port-Royal?" titoliĝas la lingvistika, aŭ lingvofilozofia, artikolo de Fernando Pita pri la origino de la ideoj de Chomsky. Pli da recenzoj ol kutime: Renardo Foessmeier pri "La muzeo de milito" de Claudio Magris, Carlo Minnaja pri la lasta romano de Lode Van De Velde, Marie-France Conde Rey pri "Vundita vento" de Carlos Casares. Kinecenzon dediĉas Renee Triolle al Henry Verneuil.

Provekzemplero de "Literatura Foiro" estas mendebla tra lf-koop ĉe esperantio.net aŭ nia redakcio. La jarabono (ses numeroj po 64 paĝoj) kostas 49 eŭrojn aŭ 55 svisajn frankojn.

[HeKo 730 8-B, 22 mar 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0422 s s 
  Total: 0.0562 s s