Esperanta Civito

Nova printempo kun nova Konsulo


Unu el la parlamentanoj de la Esperanta Civito alvenintaj al Budapeŝto ĉi-semajne ne povis trapasi la doganejon: temis pri la unusola aziano, nome la Konsulo. La baldaŭ emerita Konsulo insistis pri lia rajto enveni, ĉar la hungaraj aŭtoritatoj ne informis pri ĉi tiu abrupta blokado al eksterlandanoj la svisan flugokompanion en Zuriko, de kie li veturis (sub la svisa flago) post longa vojaĝo el Tokio.

Fine la polico konsentis nur ke la ĉeestantaj gesenatanoj (inkluzive de la opozicia grupestro) almenaŭ renkontu lin en la transita areo. Dum la renkonto la eliranta Konsulo, c-ano Giorgio Silfer, transdonis formale siajn povojn al la nova, c-ano Riichi Karibe. La Konsuloj konstatis ke c-ino Anna Bartek estas la Blanka grupestro kaj c-ino Lorena Bellotti la Verda grupestro en la Senato 2020-24 (kun c-ano Frederiko Nimubona vicgrupestro): kun ili la nova Konsulo interkonsiliĝos por fiksi la daton de la sekva parlamenta sesio.

Tial ke neniu forumano pli frue esprimis sin kontraŭ la rezulto de la skrutinio, la elektitoj estas konfirmitaj. Tial ke neniu senatano pli frue esprimis sin kontraŭ la anoncita propono de Kapitulo, la nova Kapitulo estas elektita.

Per tiuj esencaj konstatoj la ekzekutiva kaj la leĝodona povoj estas nun oficorajtaj. Neniu decido estis prenita pri aliaj punktoj en la tagordoj. Interalie la Kortumo ne estis reelektita. La mandato de la nova Parlamento kaj de la Kapitulo ekos la 20an de marto 2020, kiel planite. Tiu de la justica povo daŭros ĝis la venonta Foruma sesio, espereble ankoraŭ en 2020.

[HeKo 730 4-C, 17 mar 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0149 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0426 s s 
  Total: 0.0575 s s