Esperanta Civito

La PEN-Asembleo rekunvokota por septembro?


Pro manko de kvorumo, la ordinara Asembleo de Esperanta PEN-Centro, kunvokita por hieraŭ al Budapeŝto, ne povis aprobi la protokolon de la lasta Asembleo, la raportojn pri 2019, la iniciatojn por la jubilea PEN-jaro 2021.

Kelkaj decidoj rezultis aŭtomate, lige kun la limdato fiksita por la Asembleo, interalie: a) ne necesis rekonsideri la rifuzon partopreni en la birma PEN-konferenco, ĉar Londono mem prokrastis ĝin al nekonata dato; b) pro nenies kontraŭeco antaŭe esprimita, validiĝis la aliĝo de nova membro el Svedio.

Pri la rilatoj kun Unesko kaj UEA skribe raportis prezidanto Chmielik. Tial ke nek de Unesko nek de UEA venis la bezonata kontraktopropono, la kunlaboro kun Unesko ne ekzistas, kaj pormomente neniu rajtas uzi la nomon Esperanta PEN-Centro en ĉi tiu afero.

Giorgio Silfer kaj Chiara Macconi estas aŭtomate konfirmitaj kiel delegitoj ĉe la PEN-mondkongreso en Svedio, septembro 2020, ĉar nur ili sin proponis. Tamen niaj svedaj membroj kaj aliaj estos bonvenaj kiel aŭskultantoj. Giorgio Silfer konfirmis sian partoprenon en la Asembleo de la Pac-Komitato en Bledo, venontmonate.

Estas propono rekunvoki la Asembleon al Upsalo aŭ Stokholmo, koincide kun la ĉi-jara PEN-mondkongreso.

[HeKo 730 6-B, 20 mar 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0170 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0450 s s 
  Total: 0.0620 s s