Esperanta Civito

Heroldo centjara: n-ro 2307, aprilo 2020


En aprilo 2020 du eventoj precipe ĝojigas la Civitanaron: "Heroldo de Esperanto" atingas sian centan jaron kaj nova printempo anoncas novan Konsulon. Tial ne mirige estas ke la unua paĝo de la numero 2307 estas dediĉita precipe al c-ano Riichi Karibe (intervjuita en la Budapeŝta flughaveno) kaj al la jubileo de la gazeto, tamen kompleta nur en 2024, laŭ nombro da jarkolektoj.

Fakte la dua mondmilito ŝtelis kvar jarojn el la statistiko, kiun bonŝance ne damaĝas la nuna pandemio. Ĉi-lasta tamen meritas ĉefartikolon, esence pri la lingvouzo en rilato kun malsanoj.

Lombardio estas la plej granda viktimo de la viruso origininta el Popola Ĉinio: ne estas do hazardo ke al tiu regiono ĉi tiu numero dediĉas artikolojn, el kiuj plej rimarkinda estas tiu de prof. Davide Astori, pri Daniele Marignoni, la itala pioniro de nia lingvo.

La numero enhavas plurajn informojn, precipe el KCE, sed ankau pri aliaj paktintoj, pri TEJO kaj pri UEA.

La monatan gazeton eldonas, posedas kaj administras Kultura Centro Esperantista. Provekzemplero estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 731 3-B, 27 mar 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0155 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0401 s s 
  Total: 0.0555 s s