Esperanta Civito

Borsa analizo de Esperantio: februaro-marto 2020


Pro Esperanto analizas periode la situacion de diversaj subjektoj ekonomie kaj strategie gravaj en Esperantio, por indiki kie valoras investi aŭ prunti, fari donacon aŭ legacon.

UEA 800,00 -- je minus 8,25%. Roterdamo anoncis falon de la individua membraro je 9,1% en 2019: tiu tendenco eĉ kreskos ĉi-jare, pro malgranda UK (se entute ĝi okazos) kaj manko de investoplano. Rimarkinde, la abonantaro de la revuo sinkis sub du milojn, unuafoje dum ties jarcenta historio: nome la "dura soklo" de la Universala konsistas el malpli ol du mil fideluloj. La estraro proponas nun almozkolekton, kiun ĝi nomas "alianco"; bedaŭrinde ĝi ekas en virusa tempo.

TEJO 210,00 -- je plus 3,31%. La Junulara anoncis kreskon de sia paganta membraro, tiel ke en 2019 ili konsistigis 14% de la Universala (anstataŭ la kutima dekono). Samtempe TEJO atingis du gravajn subvenciojn pro EU-projektoj. Sed la estraro restas malforta, kaj IJK riskas ne okazi pro la virusa krizo.

E@I (sen takso) -- La entrepreno de Peter Balaz en Slovakio riskas fortan perdon pro la probabla neokazigo de diversaj aranĝoj, precipe la poliglota kongreso kaj SES. Tamen ĝin subtenas telematika produktado, multe pli ol en aliaj entreprenoj de Esperantio.

SAT 150,00 -- je minus 1,24%. Ne okazos la SAT-Amikara kongreso kaj verŝajne ankaŭ ne tiu de SAT en Bjalistoko. Tio forte bremsus modere kreskantan elanon de la Sennacieca post la kvante sukcesa kongreso 2019.

FPEF 350,00 -- je plus 0,44%. Modere kreskadas la kontribuoj de mecenatoj kaj ekspansias la kunlaborantaro.

KCE 1022,67 -- je nulo. La stabiligo de la spezokalkulo efikas pozitive. Aliflanke, la risko nuligi aranĝojn pro la virusa epidemio apenaŭ damaĝus tiun ekvilibron.

LF-koop 301,64 -- je plus 0,50%. La produktado daŭras regule, la apartamentoj daŭre rentumas.

PEN 196,00 -- je plus 0,21%. La esperanto-centro de PEN Internacia havas prestiĝon, bedaŭrinde meze de la kreskantaj internaj problemoj de la tegmenta organizo.

[HeKo 731 6-C, 29 mar 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0180 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0831 s s 
  Total: 0.1011 s s