Esperanta Civito

Ekvilibra spezkalkulo por KCE en 2019


La Komitato de Kultura Centro Esperantista, prezidata de c-ino Perla Martinelli, liveras al la Asembleo (okazonta komence de majo) ekvilibran spezkalkulon kaj pozitivan bilancon pri 2019.

La kulturcentron plej subtenas la enspezoj pro la luado de apartamentoj, dormoĉambroj kaj festosalono, fare de privatuloj kaj de staĝanoj. La donacoj kovras la kostojn de la informado, esence la eldonadon de "Heroldo de Esperanto".

La plusojn pro la domo kaj la administracio (ĉ. 3.000 CHF) kontraŭpezas la kosto de la servoj, tiel ke la jara profito egalas al nur 251,28 CHF: tamen ekvilibro.

Por la bilanco gravas pozitive la reduktiĝo de triono de la hipoteka prunto, sed negative la ŝuldoj al LF-koop, kiu per iom el la lupagoj de siaj apartamentoj furaĝis la kulturcentron en malfacila momento. Kiel konate, KCE proprietas kvaretaĝan domon kun ses apartamentoj kaj du salonoj (konferencejo kaj refektorio), plus parcelon de mil kvadrataj metroj, dum LF-koop (inkluzive de siaj kolektivaj membroj PEN kaj FEM) proprietas tri apartamentojn, dise en la sama urbo. La valoro de tiuj senmoveblaĵoj atingas sume unu milionon kaj kvincent mil svisajn frankojn, laŭ la asekuro kontraŭ incendioj.

Malgraŭ tiu pozitiva rezulto, kiu pruvas ke KCE estas subteninda, ne eblas komplete ĝoji: unue, la bona rezulto dependas de la manko de salajratoj (KCE vivas nur danke al bonvoluloj); due, KCE bezonas akumuli almenaŭ etan kapitalan rezervon, por ŝirmi sin kontraŭ subitaj krizoj.

[HeKo 731 7-B, 30 mar 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0162 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0454 s s 
  Total: 0.0616 s s