Esperanta Civito

Familia juro, Tibeto, klimato en la Senato


La Senato de la Esperanta Civito aprobis la leĝon pri la familia juro, kiu komplementas aŭ anstataŭas diversajn normojn en la Svisa Civila Kodo, kiu daŭre estas ĝia referenco.

La leĝo estis aprobita unuanime, laŭ la teksto amendita per la telematika senatokonsulto, kun pliaj modifoj kiuj ne tuŝas la esencon. Ekzemple restas la devigo, okaze de parenca civitaniĝo, ke la koncernato atestu la scipovon de esperanto per la posedo de LTSEC-diplomo, sed la Senato malaltigis la postulatan nivelon: sufiĉos A2.

"La unuanimeco okaze de la aprobo signifas ke la Blanka grupo taksas la normojn kongruaj kun la kristanaj principoj", deklaris sen. Anna Bartek. Efektive la Verda grupo bezonis apartan kunvenon, je paŭzanta sesio, por kompaktiĝi pri la art. 14 de la leĝo, kiu koncernas adoptojn. Parto de la Verda grupo kontestis la referencon al la Svisa Civila Kodo, konsiderata kiel restrikta por la samseksaj paroj. La mediacio de la Konsulo kondukis al homogena pozicio.

Mankis unuanimeco ĉe la rezolucio pri Tibeto, ĉar la Ruĝa grupo decidis ne partopreni en la baloto. Verdanoj kaj Blankanoj aprobis rezolucion kiu igas propra la deklaron de la IKEL-prezidanto, Daniele Vitali. Pri la temo la starpunkto de IKEL, plene kongrua kun tiu, pli frue esprimita, de la Konsulo, koincidas kun tiu de la Civito.

Ekologiismo karakterizis la trian decidon, nome rezolucion pri Amazonio, kiu tamen ampleksas pli vastan temaron, inkluzive al la subteno (ankaŭ per esperantigo) al la filmo de la usona parlamentano Al Gore pri la klimatoŝanĝo.

[HeKo 337 5-C, 25 aŭg 07
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0412 s s 
  Total: 0.0556 s s