Esperanta Civito

Unua Kapitula kunveno je horo japana


La Kapitulo de la Esperanta Civito kunvenis hodiaŭ unuafoje, sub la prezido de la nova Konsulo, Riichi Karibe. Sen. Karibe invitis ankaŭ la dojenon de la Lingva Komitato, c-inon Perla Martinelli, eksa vickonsulo (kies delegon pri informado li mem transprenis: de li dependas, interalie, la retagentejo HeKo). La Konsulo malfermis la kunvenon dankante pri ĉies ĉeesto (esceptis nur la Unua Vickonsulo, trud-izolita de la hispana situacio en loko sen retaliro) kaj esprimante sian grandan ĝojon pro la duobliĝo de "Heroldo de Esperanto" ekde majo 2020.

La Kapitulo ratifis la nomumon de sen. Miroslava Kirova je la ofico de kvestoro, kaj tiun de sen. Manuela Blanco kiel direktoro de la Registra Instanco. La kvestoro estos kunvokita al konsultiĝo kun la senataj grupestroj (Anna Bartek kaj Lorena Bellotti) pri la kunvoko de la venonta parlamenta sesio.

La peto de la prezidanto de SIPU, sen. Frederiko Nimubona, pri helpo por ĝeneraligo de la esperanto-instruado en la eduka sistemo de Burundio, estis transdonita al Afrika Esperanto-Instituto. La Kapitulo konsideras ke SIPU zorgu prioritate pri la proponita packonferenco, dum la didaktika fronto apartenas al AEI (kie membras ankaŭ SIPU).

Diversaj ideoj en plano Dalmata estis transformitaj al projektoj, aŭ ili ricevis almenaŭ esplorkomisiiton. Aparta kunveno de la Kapitulo estos dediĉita al la strategio pri denaskismo kaj esperanto-familioj.

Inter la diversaj kaj eventualaj, d-ino Martinelli anoncis la intencon kunvoki la redakcion de "Literatura Foiro" kaj du eksterajn fakulojn al konsultiĝo pri interlingvistiko kaj la laboro de la Lingva Komitato.

[HeKo 733 1-C, 22 apr 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0147 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0440 s s 
  Total: 0.0587 s s