IJK viktimo de la viruso el Popola Ĉinio
"Kun bedaŭro sed ankaŭ ĝojo ni informas vin, ke la Internacia Junulara Kongreso 2020 ne okazos en Nederlando, sed ĝi okazos tutmonde! La diversaj limigoj pri kunvenoj kaj vojaĝado tute malebligas nun fizike ĉeesti, kaj tial por la unua fojo en nia historio ni organizos nur retan IJK-on. Ĝi okazos ĉirkaŭ la sama semajno (11-18 julio) kaj ni preparas por ĝi enhavon ĝueblan de ĉie ajn, kie en la mondo vi estas. Kiam ni pretos, ni prezentos la informojn."
Per la supra la LKK ĵus anoncis sian rezignon pri la fizika okazigo de la TEJO-kongreso, al kiu ĝis nun aliĝis nur 154 personoj: kutime en Eŭropa IJK la nombro da partoprenantoj tanĝas aŭ eĉ superas tricent, do kvante la nederlanda kongreso estis survoje al fiasko, certe kaŭzita de la timo pro la viruso origininta el Popola Ĉinio.
[HeKo 733 4-A, 25 apr 20]