Esperanta Civito

Maja "Heroldo" duoble pli vasta


Posedate, eldonate kaj administrate de Kultura Centro Esperantista, la maja numero de "Heroldo de Esperanto" revenis al la tradicia kvarpaĝeco en formato A3. KCE eĉ planas aldoni suplementajn paĝojn okaze de venontaj numeroj, specife dediĉitajn al teritorioj kie mankas landa informilo: per tio kreskas, kvante kaj kvalite, la servoj el la konsorcio de la Esperanta Civito, unu el la plej grandaj produktaj platformoj de la esperanta popolo.

La numero 2308 inaŭguras la kunlaboron kun "Global Voices",  per la publikigo de artikoloj pri Kabindo kaj pri Sankt-Peterburgo. Krome du novaj rubrikoj: "Vizaĝlibre" ĉerpas interesan debaton pri la (ne)aliĝindo al UEA/TEJO, dum "Beletro kaj socio"  ĉerpas el debato pri la cenzuro en la Hispanio de Francisco Franco.

La unua paĝo dediĉas la ĉefartikolon al la situacio en Eŭropa Unio, al la jubileo de la naturamika movado (kun artikolo de ĝia prezidanto, Manfred Pils), al la agonio de Akademio Literatura de Esperanto, al la malpermesata Universala Kongreso 2020, al la indiĝenaj lingvoj en konversacio kun Elena Poniatowska, vicprezidanto de PEN Internacia.

Provekzemplero estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 733 5-B, 26 apr 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0685 s s 
  Total: 0.0825 s s