Esperanta Civito

Okazas parlamentaj sesioj en Ĉaŭdefono


Dum ĉi tiuj tagoj kunvenas la Parlamento de la respubliko kaj kantono Neŭŝatelo, unuafoje post la transdono de ĉiuj povoj al la ekzekutivo, por fronti la pandemion en ĉi tiu parto de Svislando. Ĝuste Ĉaŭdefono estas elektita por gastigi la parlamentan sesion, ĉar la kutima aŭlo (en la kastelo de la ĉefurbo) ne estas adekvate granda por respekti la normojn de sekurdistanco (du metrojn) inter unu persono kaj alia.

Evidente tre vasta ekspoziciejo ne estas la plej konvena kurio, sed tio pruvas ke en Svisando (almenaŭ en ĉi tiu ŝtato) eblas kunvenigi pli ol cent personojn. Pri la ebleco kaj la rajto kunveni la Komitato de TEJO ne dubu; des pli ke fine de julio la kondiĉoj estos plej probable pli bonaj, kun reveno al la plena normaleco. Cetere, jam ekde 11 majo 2020 restoracioj kaj kafejoj povos ree funkcii en la kantono.

La neŭŝatela Parlamento aprobos la longigon de la eksterordinara povo de la registaro, sed nur dum unu plia monato. La "diktatura delego" al la ekzekutivoj estas unu el la gravaj problemoj kaŭzitaj de la viruso origininta el Popola Ĉinio. Unupartiaj ŝtatoj ja kutimas tian eksterordinaran situacion, sed okcidentaj demokratioj apenaŭ toleras tion.

En Svislando gravaj precedentoj okazis nur dum milita stato, kiam necesis mobilizi trupojn dum la du mondmilitoj, por ŝirmi la neŭtralecon de la Konfederacio. Dum kelkaj jaroj regis la ministra sepopo plus la armeestro (generalo Guisan). Al plena normaleco oni revenis nur en 1949, post referendumo kie la ĉesigo de la eksterordinara stato gajnis per negranda diferenco. Tia stato estas ankoraŭ nun enkondukebla, sed la Konstitucia Ĉarto preskribas ke ĝi estu nur portempa, kun preciza limdato.

[HeKo 734 4-A, 5 maj 20]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0419 s s 
  Total: 0.0559 s s